Ĉu neniom por fari julie? Ĉu Hanojo tro foras al vi? Ĉu vi sopiras
julian mojosan esperantumadon? Ne ploru! Partoprenu en la unua VINA!
Ĝi okazos de la 26-a ĝis la 30-a de julio en la urbo Macaé, subŝtato
Rio de Ĵanejro. Tamen, en la tagoj 28 kaj 29 ni vizitos la regionon Sana,
montara distrikto de Macaé. Tie eĉ dum vintro iomete varmas! Kunportu
viajn banvestojn por baniĝi en akvofalo kaj maro, kaj ankaŭ viajn
muzikilojn por muzikumi vespere en la aranĝejo. Kaj ne forgesu la
akuzativon nek la bieron! Legu pli: https://www.facebook.com/events/369595093108834/